Arondismento Arcachon

Arondismento Arcachon
france: Arrondissement d'Arcachon, okcitane: Arrondiment d'Arcaishon
Administra unuo
Mapo de Ĝirondio kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono  Nova Akvitanio
Departemento Ĝirondio
Historia regiono Akvitanio
Ĉefurbo Arcachon
Areo 1 494,37 km² (149 437 ha)
Loĝantaro 162 720 (2021)
Denseco 109 loĝ./km²
INSEE-kodo 336
Komunumoj 17

La arondismento Arcachon (france arrondissement d'Arcachon, okcitane Arrondiment d'Arcaishon) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Arcachon. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 162 720 personoj sur areo de 1 494,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 109 loĝantoj/km².


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy